Mainly written in Japanese and Esperanto / teksto chefe japane kaj esperante
エスペラント俳句集
(一部エスペラント語以外も交ざっています。)
ame chirpante
charmas inojn cikadoj
anim-cherpante
chie sur stratoj
troveblas ekscikadoj
l' amobsedatoj
chirpadon alte
audas ujo cikada
nun surasfalte
akvomelono
kushas surtere kiel
peza balono
Somer-Komike
amaso da otakoj
ghuu aimike
vidas otakojn
marshantaj karportante
anime-sakojn
lageto sen flu' ---
kien rano ensaltis
kun sono sen bru'
[fare de Basho Macuo]
an old water pound ---
a frog has jamped into it
with just a little sound
[by Basho Macuo]
rano maldika ---
ne malvenku char Issa
cheas amika
[fare de Issa Kobajashi]
lungHom lang, 'eH, Ha',
yIlujQo', yIQap, naDev
ghaHtaHmo' 'ISSa'
[qonta' qobayaSI 'ISSa']
etaj paseroj ---
aliloken aliloken
el sub chevalpasheroj
[fare de Issa Kobajashi]
kolzar' etende ---
la luno oriente
l' sun' okcidente
[fare de Buson Josa]
printempaj brizoj ---
ien kaj tien kuras
velhisaj brigoj
[fare de Hendrik Doeff]
someraj gresoj ---
revoj de batalantoj
spuris forgesojn
[fare de Basho Macuo]
nokt' efemera ---
sur la haroj de raupo
rosoj bideraj
[fare de Buson Josa]
mach, persimonon
tuj, sonorilsonon
che l' templo Horju
[fare de Shiki Masaoka]
Io centkvare
che l' lago de Ivare
kvakajn anasojn
vidinte ghis hodiau
mi malaperos nuben
[fare de Princo Ocu]
ja Macushima
ho ja Macushima
ja Macushima
[atribuita al Tavarabo]
(さすがに安易な試みだと思います。ごめんなさい。)