Texts in Esperanto and Japanese / teksto esperante kaj japane
世界エスペラント大会開催都市戯れ詩集
Shercaj versajhoj
pri la urboj de Universala Kongreso de Esperanto
kaj aliaj
faris Sin Kiro
Kun la bela verda flago
Venis l' atenditaj tagoj
Tien chi, al Kopenhago,
L' urbo de tre kostaj pagoj!
Aperis sur n-ro 3 de Vikinga Vocho (PDF-dosiero)
Trafikiloj, ve, sur vojoj
Traveturas, fi, kun bojoj!
Tra bruego en Hanojo
Trovas sin abunda ghojo!
Aperis sur n-ro 4 de Loa!.. Loa!.. Loa!.. (PDF-dosiero)
Same kiel la atingoj
Fare brave de l' vikingoj,
Venis ni al Rejkjaviko,
Dank' al nia Ludoviko!
Aperis sur n-ro 2 de Auroro (PDF-dosiero)
Chie kreskas la afero
Che bonventa Bonaero,
Kie tango de l' espero
Daure dancas dum vespero!
Aperis sur n-ro 5 de Bonaera Vocho (PDF-dosiero)
Bedaurinde Bonaero
Ne 'stas urb' de bonafero.
Bonvenigas nin ne l' gauchoj,
Sed rabistoj per dush-saucoj!
Nu, chi-jare ni kongresu,
Al la centa pash' progresu
En chi urbo, la lulilo
De kulturo! Brilu Lillo!
Alte staras la belfrido.
Sur la turo mankas belo,
Arte vante restas frido
Sub la venta pintnivelo.
Ghi tro plenas de personoj
Afishantaj sur kolonoj,
Por permesi al poeto
Supreniri kun soneto.
Kun enhavo grandioza,
Bunta, plena, sed nur proza,
Surgazetas en chi-jaro
Nek versajhoj, nek hajkaro...
Jen chi tie mia jheto,
Prikongresa versajheto:
[UN]ue ekokazis la kunveno
[I]nternacia en Blonj'-che-Maro.
[V]ivanta kaj utila lingv' kun beno
[E]speron, pacon vokis al homaro.
[R]efoje che l' samloko de l' soleno
[S]piritoj flugas inter ni chi-jare.
[A]l [L]illo kongresanoj kun bonveno
[A]mase kolektighas amikare.
[KO]ngresojn ni daurigu lau longcheno!
[N]i sentu la misteran Forton klare!
[GR]aturon pro la fruktoj de sukpleno,
[E]speron, pacon voku ni deklare!
[S]amideanoj, festu je la ghoja,
[O]kaze de l' kongreso centafoja!
Kiel monstra konstruajho
Kun la UK-afishego!
Same al la instruajho
Pri Jonachjo kaj fishego,
Kun glutego nin ghi frandas
Je la gust' de niaj timoj.
La stomako, sed, malgrandas
Por amaso da viktimoj.
Du trionoj sen dighesto
De l' stomako eksterighas.
Sange rughas la intesto,
Kaj pro tio ni vertighas...
Polonio de l' kortego:
"Tute kiel balenego!"
Post la granda centa festo
Kun la eta nombr' che Nitro
Sur l' atlanta ten' sen vesto
Komencighu l' novchapitro!
Aperis sur n-ro 2 de Pribina (PDF-dosiero)