Texts mainly written in Esperanto and Japanese / tekstoj chefe esperante kaj japane


STAR VERSE
May the Verse be with you!

Verses about Star Wars / Versaro pri Stelaj Militoj / スター・ウォーズ詩集


Jhabba la Huto
ジャバ・ザ・ハット

Abomena Jhabba l' Huto
Sur Velbargho en kajuto
Dum spektad' de ekzekuto
Frandas bufon kun engluto!

さても俗悪ジャッバ・ザ・ハット
乗るは砂漠のセール・バージ
処刑見ながら大口がばっと
開けて丸呑みガマの味

ジャッバ・ザ・ハット挿絵

okt. 2014


Bando de Makso Rebo
マックス・レボ楽団

Klavarludas Makso Rebo
Tre konata kun renom'
Kiel jhiz-veist' kun strebo
De manghema gastronom'.

Snootles (au Fraulino Snuti)
Krias kanton sen malgaj'.
Chiuj devas sin alshuti
Kun admira am' al Saj.

Sola el la Kitonakoj,
Drupi (t. n. Snit) McCool
Per la korno en dikbrakoj
Blovas sonojn sen makul'.

Nu, ekludu en la huta
Gajan kanton Lapti Nek!
En la galaksio tuta
Celu famon kapti! Ek!

マックス・レボ楽団挿絵

okt. 2014


SITKANTOJ (fragmentoj)
シスの詩(うた)断章

...

De l' malluma ombro l' karesito,
La adepto je l' plej nigra arto,
La tenanto de l' titolo Darto,
Estas Darka Lordo de la Sito.

Por kompreni veron kaj misteron
Ne sufichas la Jhedaja vido,
La malvasta, dogma, falsa gvido.
De la Forto studu tutan sferon.

La malluma flanko de la Forto
Estas pado al mirpovoj pluraj,
Eble prenataj kontraunaturaj.
Ech ghi savas iun de la morto.

...

2015


RIMPORTRETOJ MALLUMAJ
シス列伝

GALERIO DE MILITANTOJ STELAJ

PENTRIS:
Darth Mirageous

I.

Darth Plageus -- tiel saghe sciis
Plenpove, ke li eksternormis.
Per-forte li la vivon formis.
La povo morten reakciis.

Nur sitlegendo lin menciis,
En kiu la saghul' renomis.
Darth Plageus -- tiel saghe sciis
Plenpove, ke li eksternormis.

Dischiplon, kiu ambiciis,
Pri l' tuta kono li informis.
Lin murdis tiu, dum li dormis.
Pri tio li ne antausciis.

Darth Plageus -- tiel saghe sciis.

II.

Darth Maul -- vizagho diablida
Kaj tatuita per malamo
De l' nigra flank' kaj rugha flamo
De la martelo venghavida.

De Koruscanta nokt' insida
Al Tatuina arda varmo.
Darth Maul -- vizagho diablida
Kaj tatuita per malamo.

En la palaco regha Tida,
La fato fina kun la samo
Al lia ambauklinga armo
Duone faris lin divida.

Darth Maul -- vizagho diablida.

III.

Darth Tyranus -- jhedajo eksa,
Tordito de l' mistera celo,
Batalis elegante en duelo
Kun sabro de tenilo fleksa.

Priforta kono grandampleksa
Lin faris majstr' en altnivelo.
Darth Tyranus -- jhedajo eksa,
Tordito de l' mistera celo.

Aplombe sen konfuz' perpleksa
Separatistojn de l' kartelo
Kondukis li al la ribelo
Nur kiel pec' de l' plan' kompleksa.

Darth Tyranus -- jhedajo eksa.

IV.

Darth Sidious -- fantom' minaca,
La Sito sita daurinsidas,
Obsedas, trudas kaj avidas
Obskuron kun mien' grimaca.

Palpante sub afer' malpaca,
Li kvazau juste bonprezidas.
Darth Sidious -- fantom' minaca,
La Sito sita daurinsidas.

Li chiam agas lau sagaca
Komplot' kaj chion antauvidas,
Krom tiun, kiun li mem gvidas,
De kiu falos Sit' nigrfaca.

Darth Sidious -- fantom' minaca.

V.

Darth Vader -- l' ido de la Forto,
Malluma patro pasisklava,
Maskulo nigra astmohava
kun ventolilo sen komforto.

La panjon en la viv' sensava
Kaj l' karan perdis pro la morto
Darth Vader -- l' ido de la Forto,
Malluma patro pasisklava.

Jhedajojn murdis je nombr' grava
Kaj Siton li mem -- Kia sorto!
Impresis nin la lasta vorto
Al sia filo -- Vi 'stis prava.

Darth Vader -- l' ido de la Forto.

okt. 2015


La FORTO de l' VORTO en SORTO sen MOTRO...


作成者:姫楼しん(きろうしん)/公開日:2015-05-24/更新日:2015-10-18
ホームページ:蜃気書楼/コンケルスピーロ
Farita de Sin Kiro el Japanio / Aperis en 24 maj. 2014 / Shanghita en 18 okt. 2015
Chefpagho: Konkelspiro